Uzantnomo:
Pasvorto:
Krei novan konton | Peti pasvorton

Komputikisto, verkisto, tradukisto, ilustristo


Scott Starkey
vira
Dayton, IN, USA
Usono
Usono
Angla je denaska nivelo
Esperanto je alta nivelo

Bonvolu krei novan konton aŭ ensaluti supre por vidi kontaktinformojn.

Labore, mi vivas tre varieman vivon. Komputikisto, verkisto, tradukisto, ilustristo... kosmonaŭto? Ne, mi neniam estis kosmonaŭto. Eble estonte!

Mi diplomigis duoble: unue pri belarto (anglalingva) kaj due pri komputiko.

Mi nune laboras kiel komputika helpisto cxe universitato, kaj mi scipovas multajn fakojn pri komputiko. Mi riparas komputilojn, aldonas flankaparatojn, verkas programarojn, verkas retejojn, ktp. Mi cxefe scias ambaŭ vindozaj kaj linuksajn sistemojn.

Mi eklernis Esperanto antaŭ 8 jaroj per senpagaj interreto-kursoj. Mi estas aktiva redaktisto kaj administranto cxe Vikipedio. Mi tradukas multe de la angla al Esperanto kaj male por tiu projekto. Ankaŭ, mi kunlaboris la transskribadon de esperantlingvaj libroj cxe Distributed Proofreaders (dpgp.net).

Mi estas verkisto de ludoj. Mi verkas unu publikigitan (kaj premiitan) ludon, kaj nun mi klopodas publikigi mian duan.

Mi estas iufoje dungita kiel ilustristo, cxefe por ludoj. Mi desegnis ilustraĵojn por la arto en 6 ludojn. Mi ankaux laboris kiel verkisto de cxiutagaj bildstrioj en universitataj ĵurnaloj. Se petita, mi povas doni ekzemplerojn da miaj ilustraĵoj.

Klaku la ligilon de nia sponsoro
Vikipedio: praktika manlibro. Aĉetu tuj!
Eklaboru valoras laŭ vi, ĉu ne? Sponsoru nin!

Ĉefa Paĝo | Pri Ni | Kontaktu Nin | Registriĝo | Privateca Politiko | Statistiko | Vendejo
Kopirajto 2006 Eklaboru