Uzantnomo:
Pasvorto:
Krei novan konton | Peti pasvorton

Tute senpaga lingva korektado de viaj E-tekstoj


Aleksandro Galkin
vira
Hamburgo
Germanio
Rusio
Rusa je denaska nivelo
Tatara je denaska nivelo
Esperanto je kvazaŭ denaska nivelo
Germana je kvazaŭ denaska nivelo
Angla je alta nivelo
Itala je baza nivelo

Bonvolu krei novan konton aŭ ensaluti supre por vidi kontaktinformojn.

Saluton!!

Cxu jam okazis al vi, ke vi devis verki (mal)longan artikol(et)on en E? Cxu vi havis la senton, ke la vortoj kvazaux forvaporigxas el via kapo, vi ne plu certas, cxu tiu vorto aux esprimo estas gxusta, cxu meti artikolon aux ne meti? Cxu eble vi ne cxiam certis pri korekta traduko al E de iuj kultur-rilataj nocioj?

Mi proponas al cxiu homo senpagan korekt-helpon. Mi jam dum pluraj jaroj estas lingva korektisto de la germana porjunulara revuo "-KUNE-", mi cxiutage korektas aux verkas ion en E, havas cxiam NPIV kaj PAG cxemane (estas vere bonaj, dikaj kaj pezaj libroj -- oni povas perfekte defendi sian vidpunkton per ili, speciale en la kazo, se vi havas ilin en la mano kaj vian oponanto staras apud vi :) ) kaj sur librobreto kusxas pluraj naciaj E-vortaroj.

La helpo estas tute anonima (por mi ne gravas via nomo) kaj certe kaj la tekstoj kaj la eraroj restos inter ni!

Pro pliaj labordevoj mi povas ne havi eblecon tuj korekti viajn tekstojn, do bonvolu alsendi viajn tekstojn suficxe frue, kaj cxiam indiku la limdaton por korektlegado.

Krome, eblas kontakti min per tujmesagxiloj por rapidaj demandoj (mi ne garantias, ke mi tuj donos respondon, sed almenaux mi provos), aux per ICQ 48096055, aux per Skype (alauxdo) aux per GoogleTalk (alaudo(cxe)gmail.com). Pliaj tujmesagxilaj sistemoj (Yahoo, MSN, Jabber, IRC) estas eblaj, sed post interkonsento pri eventuala renkontigx-tempo.

Viajn tekstojn kun mallonga priskribo kaj limdato simple sendu al: alaudo(cxe)gmail(punkto)com

Amike,
Aleksandro.

Klaku la ligilon de nia sponsoro
Vikipedio: praktika manlibro. Aĉetu tuj!
Eklaboru valoras laŭ vi, ĉu ne? Sponsoru nin!

Ĉefa Paĝo | Pri Ni | Kontaktu Nin | Registriĝo | Privateca Politiko | Statistiko | Vendejo
Kopirajto 2006 Eklaboru