| Nomo: | Jonathan MOYLAN |
| Sekso: | vira |
| Urbo: | Newcastle (Novkastelo) |
| Loĝlando: | Aŭstralio |
| Hejmlando: | Aŭstralio |
| Lingvoj: | Angla je denaska nivelo Franca je denaska nivelo Esperanto je kvazaŭ denaska nivelo Nederlanda je meza nivelo |
| Pliaj Kontaktinformoj: |
Bonvolu krei novan konton aŭ ensaluti supre por vidi kontaktinformojn. |
| Vivresumo: |
Naskigxtago kaj -jaro: 03/03/1988
Studoj: K-3 - St. Philip's Christian College, Waratah, Auxstralio 4-6 - New Lambton South Public School, Auxstralio 7-12 - St. Philip's Christian College, Waratah, Auxstralio Dum la unuaj 3 jaroj de la mezlernejo mi estis en klaso kiu uzas porteblan komputilon por labori, kiu donis al mi grandan sperton pri informatiko Mi gajnis stipendion por la lastaj tri jaroj de mezlernejo. Diplomigxis: 2005 Rezulto: 95.15 Studtemoj: Franca lingvo, Matematiko, Angla lingvo, Hxemio 2006: Intersxangxjaro en Bruselo, Belgio en du lernejoj - Institut St. Dominique, Schaerbeek, kaj Lycée Maria Assumpta, Laeken. Studtemoj: Ekonomio, Matematiko, franca lingvo, nederlanda lingvo (4h semajne) kaj hispana lingvo (2h semajne). Mi vivis en gastfamilio kaj lernis adaptigxi kaj integrigxi en novan kulturon. Universitatstudoj: Studas en programo de Bakeloro pri Artoj (Interkultura komunikado, Politiko) cxe la Universitato de Novkastelo, Auxstralio Lingvoj: Mi parolas la anglan kaj francan lingvojn denaske. Mi studis 13 jarojn en la angla lingvo kaj unu jaro en la franca lingvo. Mi parolas Esperanton jam de 2001 (vidu sube). Mi estas belgo kun duobla sxtataneco kaj parolas suficxe bone la nederlandan lingvon, kiun mi komprenas suficxe bone kaj mi povas pli-malpli esprimi min. Mi faris kaj sukcesis kurson de 4 horoj semajne de la nederlanda lingvo en Bruselo en la lasta jaro de mezlernejo. Mi logxis la tutan jaron en Bruselo, dulingva urbo kaj suficxe ofte uzis la nederlandan lingvon en Bruselo kaj Flandrio. Esperanto: Mi esperantigxis en 2001 kaj ricevis la Bazan (2003, 98%) kaj Mezan (2004, 95%) Diplomojn de la Auxstralia Esperanto-Asocio, kaj la Fritz-Mueller Soraux Stipendio de AEA en 2003. Mi fondis la Novkastelan Esperanto-Societon en 2002, kaj instruas Esperanton neprofesie ekde 2002 kaj profesie ekde 2004. Ekde 2004 mi estas komisionano de la Oceania Komisiono de UEA. En 2005 mi verkis profesie por la japana gazeto Nova Vojo. Oficiale mi estas la Reprezentanto de UEA cxe UNICEF. Mi cxeestis la kongresojn de AEA en 2003 kaj 2004, mi cxeestis UKon en 2006, PSKK en 2006 kaj mem organizis Esperanto-kafejon en Bruselo en 2006. Dum 2008 mi estis Vic-Prezidanto de la Auxstralia Esperanto-Asocio, kaj komitatano de la Esperanto-Federacio de Novsudkimrujo. Mi nun redaktas la oficialan podkaston de la Auxstralia Esperanto-Asocio, Tuj! (http://tuj.esperanto.org.au/) Profesia historio: 2004: Esperanto-instruisto, WEA Hunter, 10 semajnoj 2005: Esperanto-instruisto, memdungita, 10 semajnoj Verkisto, Nova Vojo, unu jaro Vendeja asististo, OfficeWorks, 8 semajnoj 2007-Aktuale: Fak-instruisto pri la franca lingvo kaj matematiko, Get Ahead Learning 2007-Aktuale: Oficisto pri bonfarto (Welfare Officer) cxe studentsindikato - Newcastle University Students' Association Vivo: En mia urbo mi estas aktivisto pri klimatsxangxigxo. (Novkastelo estas la plej largxa karbeksporthaveno en la mondo). Per tio, kaj per mia studenta aktivismo, mi lernis pri kampanjumado, strategio, labor-faciligo kaj komunik-faciligo en grupoj, ktp. Organizioj al kiuj mi aligxas aux cxe kiuj mi havas postenon: Novkastela Esperanto-Societo (Prezidanto, 2002-2008), Esperanto-Federacio de Novsudkimrujo (komitatano, 2008), Auxstralia Esperanto-Asocio (vic-prezidanto, 2008), Universala Esperanto-Asocio (komisionano de Oceania Komisiono, reprezentanto cxe UNICEF), Multkreda Asocio de Novkastelo kaj la Huntera Regiono (Reprezentanto pri Esperanto), Asocio pri Unuigxintaj Nacioj de Novkastelo kaj la Huntera Regiono (organizanto de la homrajta festo), Stomp organiza komitato (festivalo pro kultura diverseco), Novkastela Universitata Student-Sindikato (Oficisto pri bonfarto, 2007-2009). Krominteresoj: Lingvoj, Muziko (Violono, Gitaro, kantado), Filozofio, Vikipedio, Socia Agado, Informatiko (programado ktp), Vojagxado, Festoj |
|
Ĉefa Paĝo |
Pri Ni |
Kontaktu Nin |
Registriĝo |
Privateca Politiko |
Statistiko |
Vendejo Kopirajto 2006 Eklaboru |