| Nomo: | Judith Meyer |
| Sekso: | ina |
| Urbo: | Kamp-Lintfort proksime al Duisburgo |
| Loĝlando: | Germanio |
| Hejmlando: | Germanio |
| Lingvoj: | Germana je denaska nivelo Angla je kvazaŭ denaska nivelo Esperanto je alta nivelo Franca je alta nivelo Latina je alta nivelo Ĉina je meza nivelo Itala je meza nivelo Greka je baza nivelo |
| Pliaj Kontaktinformoj: |
Bonvolu krei novan konton aŭ ensaluti supre por vidi kontaktinformojn. |
| Vivresumo: |
Mi sercxas laboron kiel lingvo-instruisto aux tradukisto.
Mi instruas la anglan, latinon kaj la germanan kiel fremdaj lingvoj ekde 2002. Mi laboras loke kaj surrete uzante la plej modernajn instruadteknikojn kaj mi forte kredas ke lernantoj povas lerni lingvojn rapide kaj kun plezuro se oni ne provas instrui tro samtempe. Mi povas profesi-nivele traduki el la angla kaj franca kaj Esperanto kaj latino al la germana. Mi akceptos ankaux traduklaboron en alia direkto se ekzistas denaskulo kiu korektos mian tradukitan tekston. Mi aparte konas la informadik-rilatan terminaron (retpagxoj, programoj, manlibroj, programado). Jen mia vivresumo: -- Sperto -- • Unu el la fondintoj kaj programistoj de www.Eklaboru.com kaj www.Amikumu.com • Kurskreisto kaj instruisto por virtuala klascxambro www.internet-live-seminar.de (oktobro 2006 gxis nun). • Asistantino cxe la kebekia instituto cxe la universitato Duisburg (oktobro 2005 gxis decembro 2006). Programado de sistemo por bibliografiaj datumoj • Voluntulino dum la Mondaj Ludoj 2005 kiel atasxeo/tradukistino (julio 2005). Gvidado kaj interpretado por diversaj internaciaj teamoj • Voluntula komputil-lingvistino kaj administrantino por Cantr.net (septembro 2004 gxis nun). Elpensado kaj programado de universala gramatiksistemo por la 15 ludlingvoj (i. a. Esperanto, franca, germana, rusa, araba, cxina…); diskutado de longtempa ludpolitiko • Partoprenantino en la Universala Kongreso 2004 en Pekino • Asistantino por la angla lingvo cxe la Beijing College of Foreign Affairs (julio/auxgusto 2004). Testado de la anglalingvaj kapabloj de estontaj studentoj • Voluntula estro de la lingvodepartemento de Cantr.net (decembro 2003 gxis nun). Tradukado al Esperanto kaj al la germana; trejnado kaj kontrolado de aliaj tradukistoj • Privata instruistino rete kaj surloke por la angla, germana kaj latino (2002 gxis nun) • Moderatorino kaj teknikistino de radio-elsendajxoj en la Bürgerfunk grupo de Kamp-Lintfort (1996-2000) -- Edukado -- • Naskigxo la 11-an de junio 1984 • Bazlernejo: Ernst-Reuter-Schule, Kamp-Lintfort (1990-1994) • Gimnazio: Städtisches Gymnasium, Kamp-Lintfort (1994-2003); diplomita kun Abitur averagxo 1.8, tiu estas en la supraj 5% • Universitato Duisburg-Essen (2003 gxis nun; diplomado versxajne en 2008): cxef-fako francaj studoj, flank-fakoj komputila lingvistiko kaj ekonomio (cxefe marketingo) • Intensa cxina lingvokurso (julio-auxgusto 2004) cxe la pekina universitato de lingvo kaj kulturo (Beijing Yuyan Wenhua Daxue); stipendiego ricevita pro gajnado de la federala konkurso pri fremdlingvoj -- Povoj -- • OS: eksperta uzanto de Win XP/9x, DOS; bazaj konoj de Linukso • Programado: Visual Basic, Pascal, Delphi, HTML, Java, Javascript, Ajax, Perl, PHP, Ruby on Rails, mySQL, ADO • CMS: Drupal • Softvaro: Microsoft Office, Open Office, Macromedia Dreamweaver, Paint Shop Pro • Tajp-rapideco: 64 vortoj minute • Lingvoj: denaska germana, kvazaux denaska angla, bonegaj franca kaj klasika latino, bonaj Esperanto kaj itala, meza cxina (mandarena), baza novgreka -- Aldonaj informoj kaj interesoj -- Mi estas diligenta laboranto kaj mi fieras pri mia laboro. Mi povas bone labori en teamo, sed mi ankaux povas rapide plenumi taskojn sole. Cxar mi estas rapida lernantino kun bonaj auxskultaj povoj, organiztalento kaj problemsolva mento, mi ne bezonas multo da kontrolo. Miaj interesoj inkluzivas historian, internaciajn politikon / lingvojn / kulturojn, programado, legado, jxudo, tajgxicxuano, dancado kaj nagxado. |
|
Ĉefa Paĝo |
Pri Ni |
Kontaktu Nin |
Registriĝo |
Privateca Politiko |
Statistiko |
Vendejo Kopirajto 2006 Eklaboru |