Uzantnomo:
Pasvorto:
Krei novan konton | Peti pasvorton

Komputila evoluigisto


Arno Lagrange
vira
Bellegarde-du-Razès
Francio
Francio
Esperanto je denaska nivelo
Franca je denaska nivelo
Angla je meza nivelo
Germana je meza nivelo

Bonvolu krei novan konton aŭ ensaluti supre por vidi kontaktinformojn.

Programisto


Evoluigisto kun kvinjara sperto, lerninte ĉe "Inforsud" (1994) en grandframa sistemo kaj ĉe "AFPA" (1998) precipe per Visual Basic kaj Delphi, mi laboris en firmao "REM Informatique" (1999-2004) precipe sur financa kaj impoŝta projekto per Visual Basic for Application, Delphi, MSSQL, PHP.

Teatro


Mi aktivadis en la esperantoteatro de 1976 ĝis 2005 (aktoro, reĝisoro, administranto, tradukisto) Vidu Teatro.

Vikipedio


De 2002 mi ankaŭ aktive partoprenas en la projekto Vikipedio (precipe en la esperanta fako kaj en Meta, la multlingva spaco kie la projekto estas diskutata) por kiu mi esperantigis multajn "sistemajn mesaĝojn" uzatajn de la interfaco kaj kreadas pli malpli komplikajn ŝablonojn, inter alie por multlingvigo.

Sur la reto


Mi cetere regas diversajn retejojn inter kiuj kelkaj estas multlingvaj vidu je http://arnolag.free.fr/eo/indexAL.htm

Lingvoj


Denaska franclingva esperantisto mi bone komprenas la anglan kaj iom regas la germanan kaj komprenas plurajn aliajn eŭropajn lingvojn (es, ca, it, nl, ...)

Klaku la ligilon de nia sponsoro
Vikipedio: praktika manlibro. Aĉetu tuj!
Eklaboru valoras laŭ vi, ĉu ne? Sponsoru nin!

Ĉefa Paĝo | Pri Ni | Kontaktu Nin | Registriĝo | Privateca Politiko | Statistiko | Vendejo
Kopirajto 2006 Eklaboru