Uzantnomo:
Pasvorto:
Krei novan konton | Peti pasvorton

Privateca Politiko

La Administracio de Eklaboru (nomata de nun simple "Eklaboru" en ĉi tiu dokumento) dediĉas sin al la protektado de la privateco de uzantoj ĉe la domajno Eklaboru.com. Estas nia celo doni al vi kiel eble plej multe da rego super viaj personaj informoj, inkluzive de registraj datumoj. Kiel parto de la normala funkciado de Eklaboru.com, ni kolektas informojn pri vi. Ĉi tiu dokumento - Privateca Politiko - priskribas la informojn, kiujn ni kolektas pri vi kaj kiel oni eble uzos tiujn informojn.

Informoj Kolektitaj de Eklaboru.com:

Eklaboru kolektos informojn pri la komputilnumeroj (angle IP) de la retuzantoj, kiuj vizitas Eklaboru.com por havigi al ni kolektivajn datumojn, kiujn ni povas analizi por tendencoj kaj statistikoj. Sub la kondiĉoj de ĉi tiu Privateca Politiko, Eklaboru eble uzos la akumulitajn datumojn por diversaj celoj, inkluzive de, sed ne limigita al, reklama analizado, taksado de la servoj de Eklaboru, kaj entreprena planado.

Nuntempe, Eklaboru uzas personajn informojn kiel bazon por atentigoj al uzantoj. Ĝenerale, la uzantnomoj de uzantoj, kaj aldonaj informoj, kiujn iu uzanto eble elektus afiŝi estas publike alireblaj ĉe Eklaboru.com. Kiam uzantoj nedevige kaj publike malkaŝas personajn informojn, kiuj eble enhavas registrajn datumojn aŭ alimaniere afiŝas personajn informojn kune kun enhavo sub permesilo, tiuj personaj informoj necese malkaŝiĝos laŭ la kondiĉoj de la aplikebla permesilo. Ekzemplo de tia malkaŝo inkluzivas de, sed ne estas limigita al, la malkaŝo de personaj informoj kiel parto de mesaĝo afiŝita al vivresumo aŭ posteno.

Eklaboru eble faros enketojn aŭ aliajn studojn pri sia uzantaro kaj la efiko de reklamaj kaj planaj celoj. Partopreno en tiaj enketoj okazas laŭ elekto de la uzanto, sed Eklaboru rezervas la rajton fari devigajn enketojn. Rilate al informoj kolektitaj de tiaj enketoj aŭ studoj, kaj okaze ke respondoj estas publike malkaŝotaj, uzantoj ricevos atentigon kiam ili plenumas la enketon kaj Eklaboru malkaŝos nur kolektivajn informojn rilate al sia uzantaro kaj ne personaj informoj kiuj identigus specifan individuon. Malgraŭ la lasta starpunkto, en kazoj kiam enketoj permesas ke uzantoj sendu skribitajn komentojn, kaj kiam Eklaboru konsilas al uzantoj pri la eblo ke tia malkaŝo tiutempe kiam oni plenumas la enketon, Eklaboru rezervas al si la rajton malkaŝi tekstajn informojn senditajn de uzanto per tia enketo, kondiĉe ke neniu persona informo kiu identigus la uzanto malkaŝiĝus. Cirkonstancoj sub kiu Eklaboru publike malkaŝus kolektivajn informojn inkluzivas de, sed ne estas limigitaj al, dividi la enketajn rezultojn kun la retpaĝara uzantaro, provizante datumojn al reklamistoj de Eklaboru pri uzantaj preferoj kaj/aŭ profiloj, komerca planado, kaj publikigante plenajn uzadajn datumojn per amaskomunikilaj komunikoj.

Registriĝo: Eklaboru eble uzos la informitajn retadresojn ĉe la registriĝo por kontakti uzantojn individue. Neniam, krom se tia malkaŝo estas devigata pro la leĝo, registara agentejo, aŭ specife rajtigita de la uzanto, Eklaboru malkaŝos individuajn uzantajn personajn informojn kiuj ne estas publike alireblaj al senrilataj eksteraj partioj.

Ligiloj al aliaj retejoj: Eklaboru.com enhavas ligilojn al aliaj retejoj. Bonvolu rimarki ke la privatecaj politikoj de tiuj retejoj eble malsamas al tiuj de Eklaboru.com. Eklaboru ne respondecas pri la privatecaj politikoj kaj praktikoj de iu ajn ligita retejo. Ni kuraĝigas vin legi la privatecan politikon de iu ajn retejo, kiun vi vizitas.

Opciaj Novaĵleteroj: Uzantoj povas elekti ricevi atentigojn, novaĵleterojn, aŭ aliajn informojn de Eklaboru retpoŝte. Uzantoj povas forigi sin de tiaj servoj laŭplaĉe. Iu ajn retpoŝto sendita al opcia novaĵlisto inkluzivos instrukciojn kiel uzanto povas forigi sin de la listo, aŭ ttt-ejo kie la uzanto povas trovi tiajn instrukciojn.

Konto: En kelkaj kazoj, la personaj informoj de uzanto povas esti publike alirebla per la konta montro de tiu uzanto. En kazoj ĉe kiu la retejo permesas al uzantoj montri nedevigajn informojn publike, tia montrado okazos laŭ la elekto de la uzanto kaj tion la uzanto povas ŝanĝi iam ajn.

Retpoŝtadreso: En la kazo de abono, la uzanto havas la opcion sendi retmesaĝojn al alia uzanto aŭ retpoŝta dissendolisto. En tiaj kazoj, valida retpoŝtadreso de uzanto kaj vera nomo inkluziviĝos kun tiaj mesaĝoj. Por eviti misuzon, uzantoj ne rajtas "rifuzi montri sian nomon aŭ retadreson, sed rajtas elekti ne sendi retmesaĝojn.

Aliro: Ĉe Eklaboru.com, uzantoj povas vidi siajn datumojn per sia persona konto. Uzantoj rajtas ĝisdatigi siajn personajn datumojn rekte en Eklaboru.

Sekureco: Por sekurigi la honestecon de la retejo, Eklaboru akurate proceduras rilate al, sed ne limigita al sekurecaj kontroloj, la uzado de ĉifraj iloj kaj programoj, kaj aliaj sekurecaj skemoj. Interna aliro al la privataj kaj nepublikaj personaj informoj de uzantoj estas donata al administrantoj kaj individuoj nur kiam nepre bezonata.

Policado: Se Eklaboru eble kompromitiĝus kun la sekureco de la retejo aŭ de nepublikaj informoj de uzanto, kiuj malkaŝiĝis al nerilataj eksteraj partioj kiel rezulto de eksteraj aktivaĵoj, inkluzive de, sed ne limigita al ekstraj sekurecaj atakoj de fihakeroj. Eklaboru devas fari procedurojn kiujn ĝi kredas taŭga, inkluzive de, sed ne limigita al interna esplorado kaj raportado, kaj atentigado al kaj kunlaborado kun policaj aŭtoritatoj, malgraŭ aliaj kondiĉoj de ĉi tiu Privateca Politiko.

Tial ke Eklaboru konscias ke la personaj informoj de uzanto, kiuj estis donitaj al Eklaboru, malkaŝis en maniero malakorda al ĉi tiu Privateca Politiko, Eklaboru provos atentigi tiun uzanton, kiom eble plej baldaŭ kaj kiel permesite de la leĝo, pri kiuj informoj malkaŝiĝis, kaj al kiu grado Eklaboru scias ĉi tiujn informojn.

Neniaj garantioj por faktoroj ekster la rego de Eklaboru

Kvankam ĉi tiu Privateca Politiko esprimas la normojn de Eklaboru por tenado de privataj datumoj, ĝi ne estas en pozicio garantii ke oni ĉiam sekvos la normojn. Eble estas faktoroj ekster la rego de Eklaboru, t.e. la agado de malicaj skriptoj, fihakeroj kaj trompuloj, kiuj eble rezultiĝos en la malkaŝiĝo de datumoj. Konsekvence, Eklaboru rezignas pri iu ajn garantio rilate al la tenado aŭ kaŝiĝo de privataj informoj.


Klaku la ligilon de nia sponsoro
La plej aĉetata libro en Esperanto-lando!
Eklaboru valoras laŭ vi, ĉu ne? Sponsoru nin!

Ĉefa Paĝo | Pri Ni | Kontaktu Nin | Registriĝo | Privateca Politiko | Statistiko | Vendejo
Kopirajto 2006 Eklaboru