|
Chuck estas la fondinto de la Vikipedio en Esperanto. Li ankaŭ
nun estas la estrarano pri informado por la Tutmonda Esperantista
Junulara Organizo. En 2003, li estis la plentempa volontulo de
TEJO en Roterdamo (Nederlando). Poste li laboris dum kelkaj monatoj
por la Kalgaria Esperanto-Centro (Kanado). Li forte kredas ke Esperantio havas grandan
potencialon por enspezi monon, sed oni devas akcepti la fakton ke
Esperanto povas (kaj devas!) esti komerca medio. Per ĉi tiu retejo,
li volas helpi al esperantistoj trovi laboron kaj laborantojn.
|
Judith studas la francan, komputilan lingvistikon kaj ekonomion ĉe la universitato Duisburg-Essen en Germanio. Ŝi eklernis Esperanton en 2000 kaj uzis ĝin en Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. Ŝi multe interesiĝas pri ĉiuj fremdaj lingvoj kaj kulturoj, sed ankaŭ pri reta kaj nereta programado. Krei ĉi tiun retejon estis gravega tasko por ŝi, ĉar ŝi kredas ke Esperanto estu lingvo por ĉia aspekto de homa vivo, kaj laboro ja estas grandega aspekto ĝis nun ignorita.
|
Melissa, nia grafikisto, donas al Eklaboru teneran, minimunan tuŝon. Ŝi nuntempe loĝas en Novjorko kaj laboras por fama neregistara organizo. Melissa diplomiĝis pri amaskomunikiloj de la universitato de Webster en Sankta-Luizo, Usono. En ŝia libera tempo, Melissa ĝuas ludi drumadon en gamelana orkestro, testi videoludojn, jogon, kuiradon, kaj esplori informojn utilajn kaj senutilajn.
|