| Organizo: | Franca familio |
| Loko: | Bjalistoko dum 94a UK |
| Teksto de la posteno: | Franca familio serĉas junulon por varti 3 denaskajn esperantistajn knabinojn (Annaïs 10 jaroj, Maureen 7,5 jaroj, Joanne 3,5 jaroj) dum la 94a Universala Kongreso okazonta en Bjalistoko (Pollando).
Vi zorgu pri ili tage kiam la gepatroj estas okupitaj pro la kongreso kaj vespere se la gepatroj estas for. Vi ne zorgu pri ili dum la tago de la ekskursoj. Vi malkovrigas la urbon al ili, akompanante ilin al ludejoj, parkoj, muzeoj, vidindaĵoj, amuzejoj ktp… kaj zorgas pri la tagmanĝo kaj ilia sekureco. La infanoj estas kvietaj kaj parolas la francan kaj Esperanton. Vi uzu kun ili nur Esperanton, kiun vi parolas flue kaj prefereble kun ĝustaj akuzativoj. Kondiĉoj • Vi konas Bjalistokon aŭ povas malkovri la urbon antaŭ ol la kongreso • Vi havas prefereble sperton pri infanvartado • Vi nepre ne fumas • Temas pri ĉirkaŭ 48 horoj da laboro dum la semajno • Vojaĝkostoj en la urbo kaj kromaj kostoj kun la infanoj pagitaj Bonvolu kontakti nin per retmesaĝo aŭ telefono (Ni realvokos vin) + 33 9 50 57 68 00. |
| Rekompenso: | Salajro : 100 euroj |
| Eblas labori hejme: | Ne |
| Pagata: | Jes |
| Dato afishita: | 2009-03-04 11:47:03 |
| Stato de la posteno: | Fermita |
| Laboriganto | |
| Nomo: | hurstel |
| Sekso: | vira |
| Urbo: | obernai |
| Loĝlando: | Francio |
| Pliaj Kontaktinformoj: |
Bonvolu krei novan konton aŭ ensaluti supre por vidi kontaktinformojn. |
|
Ĉefa Paĝo |
Pri Ni |
Kontaktu Nin |
Registriĝo |
Privateca Politiko |
Statistiko |
Vendejo Kopirajto 2006 Eklaboru |