Uzantnomo:
Pasvorto:
Krei novan konton | Peti pasvorton

KEA DUNGAS ANIMANTON


KATALUNA ESPERANTO-ASOCIO
Katalunio
Por helpi al la aktivigo de la asocio, kaj pro ĉeso de la nuna animanto, la estraro de KEA dungas oficiston. Oni celas, ke ĝiaj taskoj tute ne anstataŭu tiujn de la nunaj aktivuloj, nek estu ekzakte la samaj de la ĝisnuna dungito, sed, male, ke ĝi kompletigu ilin kaj larĝigu la rondon de kunlaborantoj kaj okupiĝu ĉefe pri informado kaj organizado de aranĝoj.

Tiu animanto de la asocio, laboros averaĝe ĉ. 3 horojn tage, plejparte en sia hejmo, kun elasta horaro. Oni postulas bonajn sciojn de la kataluna kaj de Esperanto kaj sperton en la uzado de komputilo (ĉefe de verkilo kaj poŝtilo). La kandidato devos montri iniciatemon, ĉar kvankam la estraro helpos plani la laboron, memstara laboranto devas havi tiun kvaliton.

Elekto de kandidato okazos inter la fino de novembro kaj komenco de decembro. Enposteniĝo, je la 1a de januaro 2009.

Interesitoj bonvolu kontakto la sekretarion de KEA antaŭ la 15a de novembro. Ili sendu mallongan vivprotokolon al kea@esperanto.cat aŭ al la poŝta adreso de la asocio (Apartat 1008, 08200 Sabadell).
depende de la dungo-tipo
Jes
Jes
2008-08-17 04:19:14
Malfermita

Laboriganto
Ferriol Macip i Bonet
vira
Barcelono (Katalunio)
Andoro

Bonvolu krei novan konton aŭ ensaluti supre por vidi kontaktinformojn.

Klaku la ligilon de nia sponsoro
La plej aĉetata libro en Esperanto-lando!
Eklaboru valoras laŭ vi, ĉu ne? Sponsoru nin!

Ĉefa Paĝo | Pri Ni | Kontaktu Nin | Registriĝo | Privateca Politiko | Statistiko | Vendejo
Kopirajto 2006 Eklaboru